INCLUSIVE DEMOCRACY

 

Inkluziva Demokratio – Niaj Celoj

 

I.    La fundamenta kaŭzo de la aktuala multdimensia krizo (politika, ekonomia, socia, ekologia, kultura) estas la koncentrado de povo de manoj de diversaj elitoj, kiuj teniĝas kaj reproduktiĝas per la dinamiko de la sistemo de merkata ekonomio (en ĝia aktuala internaciigita formo) kaj ĝia politika komplemento, la reprezenta “demokratio”, tio estas, la politika kaj ekonomia sistemo kiu ekestis en Okcidento antaŭ nur du jarcentoj.

 

II.    Tial, la superado de la kronika krizo kiu komencis kun la ekesto de tiu sistemo, kaj kiu estas gravigita en la lastaj jaroj pro la internaciiĝo de la merkata ekonomio, ne estas ebla per la reformo de la sistemo –kiel ĝi estas utopie asertata de civilaj movadoj, organizaĵoj kaj ekologiismaj partioj, kiuj finfine agas tiel same kiel la defendantoj de la sistemo. La superado de la krizo nur estas ebla per la kreo de nova formo de politika, socia kaj ekonomia organizado kiu certigus la egalan distribuon de la potenco inter la civitanoj tutkampe (politike, ekonomie, socie kaj kulture). Inkluziva Demokratio, tial, ne estas simple nova utopio, sed estas nova formo de socia organizado kiu celas certigi egalecan distribuon de la povo tutkampe, kaj rezulte la definitivan superadon del la aktuala multdimensia krizo. La fina celo estas la kreo de Demokratia Tutmonda Ordo fundamentita en konfederacioj de Inkluzivaj Demokratioj, kiuj anstataŭigu la tutmondan hierarkian nuntempe validan ordon.

 

III.    Inkluziva Demokratio konsistigas la plej kompletan formon de Demokratio ĉar ĝi certigas la insituciajn necesajn kondiĉojn por politika (aŭ rekta) demokratio, ekonomia demokratio, demokratio en la socia kampo kaj ekologia demokratio. En subjektiva nivelo, Inkluziva Demokratio baziĝas sur la konscia elekto de la aŭtonomio de la civitoanoj, kaj ne sur dogmoj, religioj kaj malraciaj sistemoj aŭ fermitaj teoriaj sistemoj, kiuj forĵetas aŭ ekskludas diskutadon pri la bazaj fundamentoj de tiuj kredoj.

 

IV.    Politika demokratio implicas la kreon de institucioj de rekta demokratio en la politika kampo, tiel ke ĉiuj decidoj estu faritaj de popolaj asembleoj (tio estas lokaj asembleoj de civitanoj en la kadro de la distrikto) kiuj konfederaciiĝas regione, nacie, kaj laste en la kontinenta kaj globa niveloj per delegitoj, kiuj povas esti tuj senvaliditaj de la popolaj asembleoj. La funkcio de la regionaj, naciaj kaj konfederaciaj asembleoj nur estas plenumi kaj kunordigi la politikojn deciditaj de la lokaj popolaj asembleoj. Politika Demokratio certigas, do, la reintegriĝon de la socio kun la politiko kaj anstataŭigas la ŝtaton kiel aŭtoritato apartigita kaj kiu estas super la civitanoj –organizo kiu, esence, konvertis ilin en regatoj.

 

V.    Ekonomia demokratio implicas la kreon de institucioj de kolektiva proprieto de la produktadrimedoj (t.e., la fonto de la socia riĉeco) kaj kolektiva kontrolo de tiuj tra la popolaj asembleoj. La sistemo de la merkata ekonomio, kiu kondukis al la nuna koncentriĝo de riĉeco en malplimultoj, kaj ankaŭ al la senlaboreco, la subkontraktado, la malsekureco, la degradado de la sociaj servoj kaj la ekologia katastrofo, estus anstataŭigita de novaj institucioj de demokratia kontrolo de la produktadrimedoj celante kontentigi la bazajn bezonojn de ĉiuj civitanoj, kaj ankaŭ certigi la plenan liberecon de individua elekto pri la kontentigo de iliaj suplementaj bezonoj, en konsento kun ilia elekto rilate la laboron kaj la libertempon. Ekonomia demokratio certigas, do, la reintegriĝon de la socio kun la ekonomio, kaj anstataŭigas la mon-merkatan ekonomion, kiu dividas la civitanojn inter privilegiitoj, kiuj povas superkontentigi ĉiujn realajn aŭ imagajn bezonojn kiujn ili povus havi, kaj la neprivilegiitoj, kiuj ne povas kontentigi eĉ  iliajn plej bazajn bezonojn.

 

VI.    La demokratio en la socia kampo implicas la kreon de institucioj por memmastrumado en la fabrikoj, oficejoj kaj ĝenerale la lokoj de produktado, kaj ankaŭ en edukaj kaj kulturaj institucioj (amaskomunikiloj, arto, ktp.). La laborulaj konsilioj, studentaj konsilioj kaj tiel plu, certigas la memmastrumadon de la centroj de produktado kaj de la edukaj centroj, gvidataj de la ĝeneralaj celoj determinitaj de la popolaj asembleoj, kaj ankaŭ de la preferoj de la civitanoj kiel produktantoj kaj ankaŭ kiel konsumantoj. Modelo kiu priskribas kiel povus funkcii ekonomia demokratio ĝenerale, kaj specife kiel la decidoj de la civitanoj kiel membroj de la popolaj asembleoj povas interrilati kun la decidoj de la civitanoj kiel membroj de la institucioj de memmastrumado , estas priskribita en la volumo 3, numero 2 de la revuo Democracy and Nature, kaj pli detale en la ĉapitro 6 de la libro Towards a Inclusive Democracy [1]. 

 

VII.    La ekologia demokratio implicas la kreon de iuj institucioj kaj kulturo kiuj garantiu la reintegriĝon de la socio en la naturo. Tio signifas ke la celo de la ekonomia aktiveco ne jam estos la aktuala ekologi-katrastofa “disvolvo” kiu estas necesa pro la postuloj de la konkurenco kaj la profit-avido, sed la kontentigo de la bezonoj de ĉiuj civitanoj tiel, ke oni atingu veran kvaliton de vivo kiu nur harmonia rilato inter socio kaj naturo povas garantii. La ekologika demokratio, do, ne povas esti atingita en la aktŭala sistemo de merkata ekonomio kaj ties rezulta “kreska ekonomio”, nek en neniu sistemo direktita al la kresko, kiel la centraliza sistemo de la “reala socialismo”.

 

VIII.    Inkluziva Demokratio ne estas la rezulto de dialektika disvolvo de la naturo aŭ la socio determinita de iuj “leĝoj”  aŭ “tendencoj” de la natura aŭ socia evoluo, nek ankaux estas alia utopio, kiel tiuj, kiuj ofte aperas en la liberecisma spektro. Inkluziva Demokratio, sekve, estas neakordigebla kun ĉiu ajn ferma teoria sistemo kaj evidente kun ĉiu ajn neraciismo, ĉu ĝi estas religia, ĉu ne. La projekto de la Inkluziva Demokratio proponas la konstruo de amasa movado, kiu estos la sintezo kaj ankaŭ la superado de la sociaj movadoj por la demokratio, la aŭtonomeco kaj la socialismo, kaj ankaŭ la novaj sociaj movadoj por la seksa, rasa aŭ etna egaleco.

   

IX.    La transiro al Inkluziva Demokratio antaŭsupozas, do, la kreon de amasa movado je loka, regiona kaj nacia niveloj, kaj fine je kontinenta kaj globa niveloj, kun la celo    anstataŭigi la sistemon de la merkata ekonomio kaj la reprezentan “demokration”, per institucioj de rekta, ekonomia, ekologia kaj socia demokratio. Tiu movado intervenas tutkampe (politike, ekonomie, socie, ekologie kaj kulture) kun  la celo  krei novajn instituciojn kaj kulturojn. Tiu interveno ne nur manifestiĝas per la kreo de alternativaj formoj de individua aŭ socia vivo (“por doni ekzemplon”), per la rekta agado, aŭ per la partopreno en la lokaj elektadoj, sed per la kombino de tiuj kaj aliaj similaj formoj de agado – kun la kondiĉo ke ĉiuj tiuj aktivecoj estu integra parto de tutmonda politika programo de radikala socia ŝanĝo por Inkluziva Demokratio. La partopreno en la lokaj elektadoj (la ununuraj elektadoj akordigeblaj kun la celoj de la Inkluziva Demokratio) nur celas krei instituciojn kaj kulturon fundamentitajn sur la Inkluziva Demokratio en socia signifa skalo. La fina celo estas la kreo de kontraŭpovo rilate al la ekzista sistemo, per amasa konscieco estigita de la lukto kontraŭ la ekzistantaj institucioj, kaj ankaŭ de la lukto por la novaj institucioj kaj per la kreo de ĉi tiuj institucioj. Kiam la plimulto de la civitanoj estos akceptinta la principoj de la demokratia organizo kaj amase partoprenos en la novaj institucioj, tiam neniu povo sur la Tero kapablos haltigi la kolapson de la malnova sistemo de koncentrado de povo en malmultaj manoj –la kauzo de ĉiuj problemoj de la plimulto de la homa raso [2].

X.    La mezlonga-tempa celo estas la konstruo de Reto por Inkluziva Demokratio kiu havos la celon krei demokratian alternativan konsciecon, pere de la politika interveno kaj ankaŭ per kulturaj aktivecoj, kun la fina celo kontribui al la kreo de vasta politika movado de transiro al Inkluziva Demokratio. Unua paŝo en tiu direkto povus esti la kreo de studaj grupoj kiuj havigu la okazon por profundigi la konon de la aktivuloj pri la diversaj aspektoj de la projekto de la Inkluziva Demokratio, incluzivigante la decidan aspekton de la taktikoj kaj strategioj.

 



[1] Fotopoulos, Takis. Towards a Inclusive Democracy. Ne tradukita al esperanto. Nun nur en hispana kaj angla.

[2] La strategio por transiri al Inkluziva Demokratio estas priskribita detale en la artikolo Estratègies de transició i el projecte de la Democràcia Inclusiva” (Takis Fotopoulos, 2002) kiu nun nur povas esti legita en kataluna kaj angla.

 

 

  

 

Back